Saltu al enhavo

Mirakloj de Jesuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Resurekto de Lazaro.

Jesuo sanigisto. Inter la karakterizoj de la personeco de Jesuo brilas ankaŭ tiu de liaj intervenoj sur personoj por ilin liberigi el malsanoj, morto aŭ aliaj aferoj. Se liaj personaj kvalitoj elstariĝas precipe pro lia (ĉe kredantoj) aspekto de dieco kaj tiu de la homeco, tiu kiu unuigas la du estas ĝuste la sanigistemo, kiun oni distingas el kuracistemo kuntrenanta ion profesian. Eĉ tiu kvalito aperas eksterordinara: kaj pro la agado en si mem kaj pro celoj de Jesuo mem deklaritaj, kaj pro homaj sintenoj akompanantaj lian agadon. Foje facile oni asimilige komparis Jesuon kun kuracisto saniganta per sugestio, aŭ kun saniganto de uloj nur eksteraspekte malsanaj neante la historian realecon de la rakontitaj okazaĵoj, aŭ kun trompanto aŭ kun magiisto (Talmudoj). Sed la evangelioj, tiuj kanonaj ĉar tiuj apokrifaj ofte romanas malprobable, rezistas al la kritikoj kaj daŭrigas igi inde paroli pri Jesuo, krom kiel kreinto de nova penso, ankaŭ kiel sanigisto de homoj.

Dokumentoj atestantaj

[redakti | redakti fonton]

El la kvar evangelioj (“bonaj novaĵoj”) listigas, kvankam ne kun elĉerpa intenco, la rakontojn pri la okazoj, kiam Jesuo sanigis, purigis, eĉ revivigis homojn. „... Jesuo trairis ĉiujn urbojn kaj vilaĝojn, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la bonan novaĵon de la regno [de Dio], kaj sanigante ĉian malsanon kaj ĉian malfortaĵon” (Mateo 9,35-36).

Li diris al la senditoj de Johano la Baptisto: "Iru kaj sciigu Johanon pri tio, kion vi vidis kaj aŭdis: blinduloj vidas, lamuloj marŝas, lepruloj estas purigitaj, surduloj aŭdas, mortintoj leviĝas, kaj al malriĉuloj bona novaĵo estas anoncita" (Luko 7,22-23).

Sed utilas skizi la apartajn atestaĵojn de unuopa evangelio.

Kion kaj Kiom Jesuo sanigis?

[redakti | redakti fonton]

Evangelio de Sankta Mateo skizas (en 18 okazoj)

4,23-24 ĉian malsanon kaj malfortaĵon demonhavantojn, lunatikojn (epilepsulojn?) kaj paralizulojn

8,2-4 paralizulon (filon de romia centestro, distance)

8,14-15 februlinon (la bopatrinon de Petro, per mantuŝo)

8,12 du demonhavantojn

9,18-21 knabinon mortan

9,27-30 du blindulojn, tuŝante iliajn okulojn

9,32-34 mutan demonhavanton

11,4-5 blindulojn, lamulojn, leprulojn, surdulojn, eĉ mortintojn

12,22 demonhavantan blindulon kaj mutulon

14,36 ...per tuŝo de lia mantelo

15,22 filinon de Kanaanino turmentatan de demono ("granda estas via fido", 15,28)

15,30-34 homojn lamajn, blindajn, mutajn, kriplajn

17,18 frenezan knabon demonhavantan

20,30-34 du blindulojn, tuŝante la okulojn

21,14 blindulojn kaj lamulojn en la templo

Evangelio de Sankta Marko skizas (en 11 okazoj)

1,23-26 viron kun malbona spirito, per komando

1,32-34 malsanulojn kaj demonhavantojn

1,40 leprulon, tuŝante

2,5-12 paralizulon

3,1-5 velkintan manon, nur per komando

5,2-15 demonhavanton

5,25-34 virinon kiu havas sangofluon, tuŝantan la mantelon de Jesuo. "Eliris potenco"

5,35-42 mortintan filinon de la sinagogestro, per komando

7,26-30 demonhavantan filinon de Grekino

8,22-26 blindulon, per ripetita mansurmeto

9,17-27 knabon kiu havis mutan spiriton, per preĝado

10,46-52 blindan almozulon: "via fido vin savis".

Evangelio de Sankta Luko skizas (en 20 okazoj)

4,33-35 'demonhavanton, "kun aŭtoritato kaj potenco"'

4,38-39 la febrohavantan bopatrinon de Petro

4,40-41 diversajn malsanulojn ,"li metis sur ĉiun el ili la manojn"

5,12-13 leprulon

5,18-25 paralizulon

6,6-10 velkintan dekstran manon, sabate

6,18-19 ĉiujn; potenco eliris el li

7,2-10 sklavon de romia centestro "sed vorton parolu, kaj mia knabo saniĝos"

7,11-15 mortintan junulon de Nain, tuŝante la portilon kaj komandante

7,21-22 surdulon

8,27-33 demonhavanton (pelante la demonon en gregon de porkoj)

8,40-55 mortintan filinon de la sinagogestro Jairus (prenante ŝian manon kaj komandante)

8,43-48 virnon kiu havas sangofluon; eliris potenco

9,11 tiujn kiuj bezonas kuracadon

9,38-42 knabon kiu havis malbonan spiriton

11,14 mutan demonulon

13,-11-13 kunkurbitan virinon, metante sur ŝin la manojn

14,2 hidropsulon, sabate

17-11 dek leprulojn (nur unu revenis danki)

18,35-43 blindulon, "via fido vin savis"

Evangelio de Sankta Johano skizas (en 4 okazoj)

4,46 filon de kortegano

5,2-9 malfortulon ĉe la lago Betesda en Jerusalemo

9,1-11 denaskan blindulon, metante koton sur la okulojn

11,1-44 Lazaron jam mortintan

Specoj kaj nombroj de sanigitoj

[redakti | redakti fonton]

(Konsiderante la plurfoje rakontitajn kazojn kiel unu)

14 lepruloj, pli ol 10 blinduloj, 6 paralizuloj, 3 mutuloj, lamuloj, po 1-1 sangofluo, velkinta mano, februlo, surdulo, kriplulo, hidropsulo, kunkurbitulino, lunatiko (epilepsulo)

9 demonhavantoj

3 mortintoj

Mateo pleje insistas pri la miraklaj kuracadoj.

Luko estas la plej akurata fake, ĉar laŭ la tradicio li mem estis kuracisto. En la Agoj de la Apostoloj, li skribis jene pri kuracado farita de la apostoloj Petro kaj Johano: „Li prenis la manon [de la denaska lamulo] kaj levis lin; kaj tuj liaj plandoj kaj maleolostoj fortiĝis, kaj li suprensalte stariĝis kaj piediris“ (Agoj 3, 7-8)

Johano elektis nur kvar ekzemplojn, sed li tre detale – en tuta ĉapitro – rakontas unu el ili, nome la revivigon de Lazaro.

Kiel Jesuo sanigis?

[redakti | redakti fonton]

Per korpa kontakto, mantuŝo, mansurmeto (Luko, 4,40; 13,13)

Eliris el li potenco (Marko 5,30, Luko 8,46)

Per preĝado kaj fastado (Mateo 17,21)

Helpe de la kredo / fido de ka sanigoto (Mateo 9,22; Marko 5,34; Luko 18,42)

La malfido malhelpas: en lia patrujo, a urbeto Nazareto "pro ilia nekredemo li faris ne multajn potencaĵojn". (Mateo 13,58, Marko 6,5, Luko 4,24)

Per parolata komando kun aŭ sen fizika signo, ankaŭ el konsiderinda distanco

Estas klare distingitaj la malsanuloj kaj la demonhavantoj. En la kazo de demonhavanto, Jesuo ne parolas al la homo, sed al la demono.

La efiko estas tuja kaj daŭra, en pluraj okazoj devige kontrolita de la kompetentaj pastroj.

La povo de sanigo estas transdonebla al la disĉiploj: Jesuo "kunvokis al si la dek du disĉiplojn, kaj donis al ili aŭtoritaton super malpuraj spiritoj, por elpeli ilin, kaj por sanigi ĉian malsanon kaj ĉian malfortaĵon" (Mateo 10,1): "Kaj jenaj signoj sekvos la kredantojn: en mia nomo ili elpelos demonojn; ili parolos per lingvoj"; "sur malsanulojn ili metos la manojn, kaj ili saniĝos". (Marko 16,17-18).

Tio inkluzivas ankaŭ la kuracadon-sanigon de la animo, t.e.la pardonon de pekoj kaj krimoj: (Luko 5,24-25). Jesuo ankaŭ tiun potencon transdonis al siaj disĉiploj: "Ricevu la Sanktan Spiriton: kies pekojn vi pardonas, al tiuj ili estas pardonitaj; kies vi retenas, estas retenitaj" ( Joh.20, 22-23). Eĉ tiu estas la celo de liaj morakloj, kiuj markas lijn personecon kaj celojn savajn poreterne.

Pluraj sanigoj estas priskribitaj en la Agoj de la apostoloj: 3,6-8; 5,15-16; 8,7; 9,33-41; 14,8-10. Ankaŭ tiu libro estas atribuita al la evangeliisto Luko.

Aspektoj de la sanigo de Jesuo

[redakti | redakti fonton]

Verŝajne ne bezonas pruvon, ke la kristanismo komence aspekte aperis ankaŭ saniga, kuraca, terapia movado; se oni preferas, psikoterapia movado. Tamen, se oni volas paroli tre precize, oni devas diri, ke ĝi estas pneŭmoterapia movado: [pneŭma = spirito]. Jesuo Kristo kuracis-sanigis per la potenco de la Spirito de Dio. (La vortoj kuracado kaj saniĝo estas nun uzataj plej larĝ-sence). Kaj tion li faris por riveli siajn kaŝitan personecon kaj deklaritan mision. La sanigo estas pura instrumento por atingigi lian personon.

Estas sufiĉe konate, ke ekzemple la fariseoj ankaŭ en la malsano serĉis la pekon, kaj mallaŭdis ĝin. Jesuo, male, traktis kaj kuracis ankaŭ la pekon kiel malsanon. Laŭ Jesuo, la nescio estas malsano; la malforteco estas malsano; la demonhavo estas malsano.

Liaj malamikoj bonege sciis, ke Jesuo kuracas pneŭme, sed ili mallaŭdis kaj kalumnis lin, dirante, ke li kuracas per malpuraj spiritaj efikoj, laŭ la tiama formulado per la potenco de Belzebub [la estro de la "muŝoj", t.e. de la demonoj aŭ diabloj] (Mateo 12,24, Marko 3,22, Luko 11,15). Sed Jesuo diris plen-konscie: "Mi elpelas la demonojn per la Spirito de Dio". (Mateo 12,28, 11,20).

Evangeliaj motoj pri kuracistoj

[redakti | redakti fonton]

„Kuracisto, kuracu vin mem“. (Luko 4,23)

„Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj“ (Marko 2,17, Luko 5,31)

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

(Farkas, József: Pneumatoszféra, A segítésre kész szellemi világ. Nyolc evan- gelizáció. – 80 oldal. Somhegyi Kiadó és Nyomda Kft, Velence, 2004 karácsony (Pneŭmatosfero. La help-preta spirita mondo. Ok evangeliigoj. –80 paĝoj – Eldonejo kaj presejo Somhegyi, Velence, Kristnasko 2004).

Dia Regno, (876)n-ro 3, 2009. issn 0167-9554

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

[1]